Jorge Algora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Algora
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1963 (1963-01-27) (61-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Jorge ALGORA (Madrido, 27a de januaro 1963) estas hispana kinreĝisoro.

Li studis muzikon kaj teatron. Ekde 1984​, li laboris kiel reĝisoro kaj realigisto de filmoj, dokumentaj filmoj, televidaj programoj kaj reklamado. Dekomence en Madrido kaj poste en Galegio el 1986. Li estis direktoro kaj realigisto de “Adivina Producciones”, produktora entrepreno de kino, televido kaj reklmaado, direktoro kaj realigisto de “CAI Producciones” (1987-94), realigisto de "Vídeo Trama" (1986-87), scenaristo kaj realigisto de la "Centro de Ayudas a la Enseñanza con Medios Audiovisuales"(CAE/MAV) de Madrido (1984-85).

Li estis aktoro de teatro en “Los bajos fondos” de Maksimo Gorki, reĝisorita de Ángel Gutiérrez en 1983; kaj en “Los cuernos de don Friolera" de Ramón María del Valle-Inclán, reĝisorita de Pepe Struch en 1984.

Li ricevis plurajn premiojn laŭlonge de sia kariero.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jorge Algora en la hispana Vikipedio.