José Bono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Bono

José Bono Martínez (n. en Salobre, Albacete; 14-a de decembro 1950) estas hispana politikisto apartenanta al la hispana socialisma partio kaj iama prezidanto de la Congreso de los Diputados (Deputita Kongreso, en hispana parlamento). Krome li plenumis la postenojn de prezidanto de la aŭtonoma komunumo de Kastilio-Manĉo kaj de Ministro de Defendo (militministerio) en la registaro de José Luis Rodríguez Zapatero. Li difinas sin kiel socialista katoliko kaj ne malakceptas aborton. Ĉiukaze li estis netipa membro de la socialista partio.

Li estis edzo de gvatemala Ana María Rodríguez Mosquera dum 30 jaroj, nome la patrino de liaj kvar gefiloj. La 19-a de julio de 2010 la geedzoj oficialigis sian divorcon.