Josef Engst

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josef ENGST (naskita la 28-an de februaro 1889 en Ehingen-Tiefenhülen) estis germana esperantisto kaj instruisto de komerco.

Li estis esperantisto de 1911. Li propagandis precipe en instruistaj rondoj kaj de 1926 ĝis 1929 en la komerca universitato de Mannheim. Post la dua mondmilito li loĝis en Ulm.[1]

Fontoj

  1. Kie estas kiu? En: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 6.