Josef Struber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Struber-monumento sur la intervala selo Paß Lueg en Salcburgio
Gastejo Stegenwald, naskiĝdomo de Struber

Josef STRUBER (naskiĝinta la 13-an de februaro 1773[1] en Werfen-Stegenwald, mortinta la 19-an de julio 1845[2] samloke) estis aŭstra gastejestro kaj kolonelo de tiraljoroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de gastejestro Struber akiris la florantan tavernon Stegenwald kiu dum la militoj kontraŭ la francoj pli kaj pli malprosperis. En la 25-a de septembro 1809 li defendis kune kun Peter Sieberer (1777-1834) el Pfarrwerfen la valpasejon Paß Lueg (landlimo inter la distriktoj Tennengau kaj Pongau) kontraŭ agresemaj francoj kaj bavaroj.

En septembro 1809 li komandis la Unuan pafistan kompanion el Werfen kaj devigis la atakantojn, post la batalo de ĉe la ponto Aschauer Brücke (piede de la monto Ofenauer Berg), retiriĝi. Fine de septembro li plifaciligis al la tirolaj Schützen-trupoj (kiuj estis sub la komando de Joachim Haspinger) la antaŭmarŝon ĝis la paseja mezo. Sekve la francoj reĵetiĝis ĝis post la rivero Lammer. Pro tio Struber ankoraŭ surloke proklamiĝis fare de Haspinger ĉefo de ĉiuj armitaj landdefendantoj de la distrikto Pongau. Komence de oktobro 1809 li apenaŭ ne eskapis malliberiĝon fare de la francaj malamikoj.

La valpasejo dum tri semajnoj defendeblis sed post la traktato de Schönbrunn ĉio ŝanĝiĝis pro la ordonita kapitulaco. Post kelkaj semajnoj da arestiĝo li rajtis reiri al sia (detruita) gastejo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1817 li honoriĝis per la medalo Mittlere goldene Civil-Ehrenmedaille mit Oehr und Band kaj ekde 1833 li ricevis pension ŝtatan. En la 1898 jaro starigis anoj de la societo Joseph-Struber-Verein monumenton por li rekte ĉe la paseja pinto kreite de la skulptisto kaj lernejestro Hubert Spannring (1862-1930). En la salcburga urbokvartalo Lehen ekzistas strateto nomita por li Strubergasse. En Hallein ekzistas la strateto Josef-Struber-Weg. En la salcburga urbokvartalo Maxglan nomiĝis kazerno por li Struberkaserne (malkonstruita en 2011).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • biografio ĉe ÖBL
  • Franz Ortner: Vom Kurfürstentum zum Wiener Kongreß. Ĉe: Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs. Band II/2, Pustet, Salzburg 1988, ISBN 3-7025-0121-5.
  • Christian Röck: Der Wirt von Stegenwald. Roman einer unerschütterlichen Treue, 1941
  • Gedeon Freiherr Maretich von Riv-Alpon: Josef Struber und die Kämpfe in der Umgebung des Passes Lueg im Jahre 1809. Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Band 37, 1897, p. 37–170.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]