Joseph Franklin Rutherford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph F. Rutherford (1869-1942)

Joseph Franklin Rutherford (naskiĝis la 8-an de novembro 1869 en Morgan County, Missouri, Usono; mortis la 8-an de januaro 1942) estis posteulo de Charles Taze Russell kiel prezidanto de la religia societo Watch Tower Bible And Tract Society of Pennsylvania.

Rutherford devenis el baptista familio.

Dum kongreso en 1931 li prezentis la novan nomon de sia religia komunumo. Ĝis tiam ĝi estis konata kiel "Bibliaj esploristoj" aŭ "Biblio-studantoj". De nun ĝi fariĝis konata kiel "Atestantoj de Jehovo".

En Esperanto-traduko aperis du el liaj libroj, i.a. "Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos" (angla originalo 1920, Esperanto-traduko 1922).

Ŝablono:LigoLeginda