Joseph Joubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Joubert

Joseph JOUBERT (n. en 1754 - m. en 1824) estis franca verkisto kaj "moralisto" t.e. aŭtoro de densformaj pripensoj pro homaj temoj. Li nenion publikis dumvive.

Lia historia "loko", inter la 18-a jarcento de salonoj kaj klerismo, kaj la epoko de romantismo, ankaŭ lia maltrankvila, analizema, fajna, menso, kiu en maljuneco iĝis pli religiema, donas al li interesan kaj iom apartan lokon en literaturo. Sed post lia morto, lia dumviva amiko François-René de Chateaubriand kolektis liajn pensojn, maksimojn, kaj eseojn kaj eldonigis ilin. Poste aliaj tekstoj liaj estis plie eldonitaj.

Li havis domon en Villeneuve-sur-Yonne, kiu plu ekzistas kaj videblas.