Joseph Mary Plunkett

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joseph Mary Plunkett (21-a de novembro 18874-a de majo 1916) estis poeto kaj irlanda naciisto, kiun mortpafis la anglaj aŭtoritatoj post la Paska Ribelo en Dublino en 1916. Li estis filo de George Noble Plunkett (la Grafo Plunkett), kiu poste aktivis en la nacia movado.

Kun James Connolly li estis unu el la du mortpafitaj ĉefoj de la Ribelo kiu parolis Esperanton. Li ankaŭ membris en Conradh na Gaeilge, la organizo por la defendo de la irlanda lingvo, kie li amikiĝis kun Thomas McDonagh, alia juna poeto kiu estos mortpafita kun li.

Li edziĝis kun Grace Gifford en la malliberejo de Kilmainham kelkajn horojn antaŭ sia mortpafigo, ĉar ŝi volis porti lian nomon dum la tuta vivo. Li aĝis 28 jarojn.

Trovu « Joseph Mary Plunkett » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»