Juan Gómez de Mora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de la Panejo en la Plaza Mayor (Madrido).

Juan Gómez de Mora n. en Madrido, 1586 – m. en Madrido, 1648) estis hispana arkitekto. Nevo de la arkitekto Francisco de Mora, li havis rilatojn kun la reĝaro ekde lia naskiĝo. Lia patro, Juan Gómez, estis persona pentristo de la reĝo Filipo la 2-a. Gómez entreprenis plurajn projektojn. Inter ili estis la konstruado de pluraj preĝejoj, monaĥejoj kaj la katedralo de Getafo.