Juda kvartalo (Maribor)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juda kvartalo dekstre Judaturo maldekstre sinagogo
Juda kvartalo (malantaŭ) kaj Akvaturo (antaŭ)

La Judan turon, kiu estis konstruita en 1465, siatempe la muro kunligis kun la Akvaturo. Inter la Juda turo kaj la sinagogo ankoraŭ nuntempte ekzistas parto de la iama urbomuro, de kie oni havas belan rigardon al la rivero Dravo. Apud la sinagogo siatempe estis juda tombejo, kelkaj tombplatoj troviĝas nuntempe en la Landmuzeo. La Juda turo kaj la sinagogo nuntempte servas por la fotografaj kaj aliaj ekspozicioj kaj la Juda strato por someraj kulturaj eventoj.

Juda kvartalo estas parto de mezepoka Mariboro. En mezepoko vivis en la sudorienta urboparto de urbo Mariboro judoj. En Mariboro, kie dum longa tempo estis sidejo de la ĉefrabeno por Stirio, la judoj konsistigis ĝis kvarono de la urboloĝantaro. Ili estis konataj kiel komercistoj kaj bankistoj. En la jaro 1497 ili estis laŭ la ordono de la imperiestro forpelitaj el Stirio. La iaman judan geton ankoraŭ hodiaŭ rememorigas la Juda strato, la Juda turo kaj la sinagogo.

Fonto de Informoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ broŝuro por partoprenantoj de Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Mariboro 2007, kiu prilaboris Janko Štruc.