Juda tombejo de Heiligenstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Juda tombejo en Heiligenstadt (germane: Jüdischer Friedhof Heiligenstadt) troviĝas en Heilbad Heiligenstadt (Germanujo) ĉe la angulo inter la stratoj Schillerstraße/Ibergstraße; ĝin establis en 1817 la juda komunumo.

vido disde la enirejo al la uesta ero tombeja

Eĉ nun estas konservita pluraj dekduoj de tomboŝtonoj. Ĝin ĉirkaŭas simpla ligna ĉirkaŭbaraĵo. La plej malnova konserviĝinta tomboslabo estas de 1829, por knabo mortinta en la aĝo de duona jaro. El tiu entomba spaceto donita al la gepatroj evoluis la nuna tombejo.

Post mezepokaj persekutoj kaj pogromoj estiĝis meze de la 19-a jarcento nova komunumo el ĉ. 80 enmgrintoj. La unua skriba mencio pri judoj datumas de 1212; estis konstruo de sinagogo. En 1882 la organizita judaro ampleksis 107 membrojn. Longan tempon oni rimarkiĝis en burĝaj personregistroj de la urbo tipaj familinomoj, ekz. Oppenheim, Loewenthal, Katz kaj Grunsfeld. Plej ofte temis pri memstaraj komercistoj. Malgraŭ vera floro ĝia neniiĝo estis kompletigita en septembro 1942. La lasta entombigo surloka dum la Tria regno okazis en la jaro 1940-a; verŝajne ankoraŭ en 1947 estis vere lasta entombigo, por Pauline Löwenstein (en tombo sen epitafo).

Paske de 2010 nekonatoj sakrilegiis la tombejon.[1] En aprilo 2013 oni senvualigis informtabulon ĉetombeja en ĉeesto de la turingia judarprezidanto Reinhard Schramm kaj la erfurta ĉefrabeno Konstantin Pal.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rolf Barthel: Zur Geschichte der jüdischen Gemeinden auf dem Eichsfeld und in Mühlhausen (II) (=Eichsfelder Heimathefte, 3/1988), p. 195–203

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Schändung noch nicht aufgeklärt." - ĉe: TLZ Eichsfeld, 8.4.2010
  2. "Jüdischer Friedhof in Heiligenstadt erhält Informationstafel", ĉe: Deutschland today, 18.4.2013