Junulargastejo de Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Malnova rektorejo en Arnstadt, Kohlgasse nr 17, la unua sidejo junulargasteja.
Lindenhof - junulargastejo ĝis 1990, gastigante nun filion de Ruĝa Kruco
Kristana junulargastejo moderna

La Junulargastejo de Arnstadt (germane: Jugendherberge Arnstadt) ekzistis inter 1922 kaj 1990. La lasta sidejo estis en Arnstadt je Ichtershäuser Straße 24. Hodiaŭ ekzistas nur simila institucio en la urbo, nome CJD-Jugendgästehaus (Karl-Liebknecht-Straße 27a).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Arnstadt estis junulargastejo por knabinoj en la Malnova rektorejo kaj en la subtegmenta etaĝo de Prinzenhof por knaboj. Ĝi malfermitis en la 1.6.1922. En la 16.10.1928 la nova tranoketjo malfermitis en ĉiuj salonoj de la Rektorejo.

La konstruaĵo en Ichtershäuser-strato nr 24 konstruitis en 1912 fare de ingeniero kaj subternivela konstruisto Paul Gockenbach. Akiris la bienon en 1917 la fabrikestro Ernst Hermann el Lepsiko. Alikonstruo iĝis en 1919/20 fare de Martin Schwarz por la kemiisto Ernst Büschler el Mainz kiu establis tie ĉi ankaŭ enboteligejon por Chabeso-limonado.

En 1934 aĉetis la bienon LIndenhof - kiu jam ĉiam similas al ensorĉita kasteleto - la asocio Reichsverband Deutscher Jugendherbergen / Gau Thüringen. Ekde 1935 ĝi nomiĝis la Jugendherberge Lindenhof. En 1945 ĝi ŝtatigitis, la malantaŭa parto ceditis al la kooperativo Kunstglas. Antaŭe la sovetaj okupantoj konstruigis loĝbarakojn. En la eksan loĝejon mem venis sekcio de la malsanulejo. En 1945/46 oni surloke gastigis forpelitajn germanojn el Orienta Eŭropo, ekde 1947 orfajn kaj senpatrujajn junulojn. En 1948 ekstartis nova uzo kiel junulargastejo kiu nomitis por Werner Gottfeld.

De 1952-54 troviĝis tie ĉi motorsportlernejo de la Asocio pri sporto kaj tekniko (GTS-Halle). Post ties transloko al Bautzen reinaŭguritis junulargastejo kiu baldaŭ post 1990 fermitis. Poste venis kristana grupo kiu establis en la Karl-Liebknecht-strato domon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 303-304

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]