Kaĉal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de

Kaĉal, KaĉaloKatchal (Hindia: कत्चल, Nikobara: तिहन्यु, Tihnyu) estas unu el la insuloj Nikobaroj, Barato. Ties areo estas de 174.4 km². Ĝi estas proksimume je 1,600 km el kontinenta Barato kaj je 305 km sude el la ĉefurbo Port Blair.

Kaĉal estas loĝata de nikobaraj indiĝenoj kaj de enmigrintasj tamiloj (pro la traktato de 1964). La insulo ne estas alirebla al turistoj kaj oni postulas specialan permesilon el la loka administrado ĉe Port Blair.

La 1an de januaro de 2000 la insulo Kaĉal aperis en la internaciaj novaĵoj. Multaj riĉuloj kaj famuloj venis por la unua suneliro de la jarmilo.

La cunamo de la 26a de decembro de 2004 ruinigis la insulon kaj la soci-ekonomion de la loĝantaro. El 5,000 oficialaj malaperintoj en Andamanoj kaj Nikobaroj, 1,549 supozeble estis el Kaĉal.