Saltu al enhavo

Kaŭna Medicina Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĉefa enirejo de la Kaŭna Medicina Universitato

La Kaŭna Medicina Universitato (litove Kauno medicinos universitetas, mallonge KMU) estas la plej granda malsanulejo kaj medicina universitato en Litovio, Ĝi havas sian sidejon en Kaŭno.

La Medicina Universitato Kaŭno daŭrigas la tradicion de la medicina fakultato de la dum la jaro 1922 fondita Universitato de Litovio, kiu ekde la jaro 1930 nomiĝis Vytautas-Magnus-universitato. Post la okupado de Litovio fare de Sovetunio dum junio 1940 kaj (post mallonga okupado fare de Nazia Germanio) ree dum 1944 la historia ĉefurbo Vilno denove iĝis la akademia centro kaj la "burĝa" universitato VDU iom post iom disbatiĝis. Du ĉefaj humanismaj fakultatoj estis translokitaj al la universitato Vilno dum la jaro 1949, kaj dum la jaro 1950 el la restoj ekestis la "politeknika instituto" kaj la "medicina instituto" de Kaŭno. Ekde la jaro 1989 la altlernejo nomiĝis "medicina akademio", kaj ekde la jaro 1998 estas sendependa faka universitato sub la nomo "Kauno medicinos universitetas". Signifa parto de la altlernejo estas la Universitata Klinikaro de Kaŭno.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la universitato (en la litova kaj angla)