Kakistokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kakistokratio estas registaro, kiu estas gvidata de la plej malbonaj, malplej kvalifikitaj aŭ plej senskrupulaj civitanoj. La vorto ŝajne estis unue farita en la angla el grekaj partoj en la 17a jarcento. Ĝi estis ankaŭ uzita de la angla verkisto Thomas Love Peacock en 1829, sed grave kaj vaste ekuziĝis en la 21a jarcento.[1][2][3]

La vorto venas de la grekaj vortoj kakistos (κάκιστος; plej malbona) kaj kratos (κράτος; regado), kun laŭvorta signifo de regado fare de la plej malbonaj homoj. Malgraŭ siaj grekaj radikoj, la vorto estis unue farita en la angla, sed poste internaciiĝis. Ĝiaj ekvivalentoj inkludas la grekan κακιστοκρατία, hispanan kakistocracia, francan kakistocratie, germanan Kakistokratie kaj rusan какистократия.[4][5][6][7][8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]