Kakoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hendrick Goltzius (1558-1617) - Herkules mortigas Kakoson

Kakoso (helene Κάκος, latine Cacus) estis en la helena mitologio monstra giganto orgo, sputanta el la ezofago fajron kaj fumon. Estis filo de la dio de fajro [Hefesto]] kaj de la Gorgono Meduzo. Ĝi havis tri kapojn, vivis en la profunda malluma groto en Sicilio kaj estis teruro de la tuta ĉirjaŭo. Super la enirejo en groton pendis homaj kranoj kaj interne estis amasoj da ostoj.

Kiam la heroo Heraklo plenumis sian dek duan taskon de la mikena reĝo Eŭristeo kaj pelis reen la gregojn de la giganto Geriono, en iu nokto Kakoso ŝtelis liajn du bovetojn kaj kvar junbovinojn. Rafinece tiris ilin dorsantaŭe en sian kuŝejon, por ke li konfuzu la spurojn. Sed Heraklo per unu rigardo notis la perdon, ĉirkaŭrigardis serĉante la bovojn kaj ekaŭdis bovoblekojn. La sono venigis lin al la groto, kies enirejo estis barita per granda ŝtonego. Heraklo facile forigis ĝin, timis nek fajron nek fumon el la Kakosaj kapoj. Kaptis ĝin kaj mortpremis.

Rebrilo en artoj

Batalo de Heraklo kontraŭ Kakoso estas ofte bildigita per vazaj pentraĵoj kaj sur reliefoj.La plej konata estas Pejzaĝo kun Herakla venko super Kakoso de Nicolas Poussin (proksimume el la jaroj 1649 ĝis 1650, nun en la Sankt-Peterburga Ermitejo.


Eksteraj referencoj

  • Hyperion: eltiraĵoj el originalaj Grekaj fontoj (angle)


Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kákos en la ĉeĥa Vikipedio.