Kalajoki (finne por "fiŝa rivero") estas urbo kaj komunumo en la provincoNorda Ostrobotnio en la norda parto de Finnlando. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 12 335 loĝantoj sur areo de 2 391 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la Gubernio Oulu. La komunumo situas ĉe la bordo de la Botnia golfo, kaj la samnoma centra urbo situas ĉe ankaŭ samnoma rivero Kalajoki kiu fontas en la komunumo Reisjärvi kaj post vojo de 130 kilometroj nordokcidente de la urbo Kalajoki enfluas la Botnian golfon.