Kalcedono (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo kiu montras la relativan situon inter Bizancio kaj Kalcedonio.

KalcedonioKalcedono (greke Χαλκηδών, Ĥalkêdôn) estis greka urbo de Bitinio (nune en Turkio), situa en la orienta enirejo de la Ponto Eŭksino, antaŭ Bizanca Imperio kaj sude de Krizopolo (Skutaro, la nuna Üsküdar). La turka urbo Kadıköy troviĝas en la origina setlejo de Kalcedonio, en la plilongigo de Üsküdar.

La urbo ĉefe famiĝis kaj hodiaŭ estas monde konata pro la 4-a Ekumena Koncilio okazinta tie en la jaro 451. En tiu urbo okazis la unua disiĝo de naciaj kristanaj komunumoj. Ankaŭ ĉi tie estis aprobata la Kalcedonia Kredo.