Koncilio de Kalcedonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koncilio de Kalcedonio
4-a Ekumena Koncilio
Dato 451
Agkoskata de Katolikoj kaj Ortodoksuloj
Antaŭa koncilio Koncilio de Efeso
Posta koncilio Dua koncilio de Konstantinopolo
Kunvokita de romia imperiestro Marciano

estinte papo Leono la 1-a

Prezidita de Patriarko Anatolio la 1-a de Konstantinopolo
Partopreno 520 - 630
Ĉeftemo Nestorianismo,Monofizidismo
Kanonoj 28

La Koncilio de Kalcedonio estis unu el la unuaj ekumenaj koncilioj. Ĝi okazis de la 8-a de oktobro kaj la 1-a de novembro de la jaro 451 en Kalcedonio, urbo de Bitinio, en nuna Turkio.

Ĉi tiu estas la kvara el la unuaj sep ekumenaj koncilioj de la Kristanaro, kaj ĝiaj dogmaj difinoj estis tiame agnoskataj kiel neerariva de la Romkatolika Eklezio kaj de la Ortodoksa. En tiu koncilio estis malakceptita la monofizidismo, defendata de Eŭtiko, kaj establigis la Kalcedonian Kredon, kiu priskribas la plenan dian kaj homan naturon de Jesuo Kristo, dua persono de la Triunuo.

En la Koncilio de Efeso (431) estis kondamnita la nestoria herezo (difizitoj), kiuj defendis la du naturojn (dia kaj homa) de Kristo kiel tute sendependaj inter si, tio estas, Jesuo estis samfoje Dio kaj viro, sed formante kunmetaĵon de du malsamaj personoj. En la koncilio, Sankta Cirilo de Aleksandrio distingiĝis pro sia atako kontraŭ la tezoj defenditaj de la episkopo Nestorio.

Laŭ iliaj oponintoj, Cirilo, atakinte Nestorion, ankaŭ eraris, ĉar li eĉ neis la ekziston de la du naturoj en Kristo. Li skribis ke en Kristo ne ekzistas pli ol physis, la enkarnita Verbo, uante la formon «La sola physis enkarnita kiel Dio Verbo» (mia physis tou Theou logou sesarkoménee) (Epist. 17; Epist. 46). En 433, du jarojn post la koncilio, la kontraŭdiroj inter Cirilo kaj liaj malamikoj solviĝis per unuiga edikto, en kiu eksplicite estis menciata la du naturoj de Kristo.

Eŭtiko[redakti | redakti fonton]

En 444, du jarojn post la morto de Cirilo, ĉefabato de Konstantinopolo nomata Eŭtiko, komencis prediki ke la homa naturo de Kristo estis kiel sorbita pro la dia naturo, pro tio en la unuiĝo de ambaŭ naturoj nur povas ekzisti unu naturo. Eŭtiko proklamiĝis sekvanto de Cirilo de Aleksandrio; liaj tezoj arigis multajn sekvantojn, inter ili Dioskoro, sukcedinto de Cirilo en la seĝo de Aleksandrio. La herezo de Eŭtiko nomiĝas monofizidismo, tio estas, "unu naturo"

La ideoj de Eŭtiko tuj trovis konvinkitajn oponantojn: inter ili, Teodoreto de Ciro, Eŭsebio de Dorileo kaj Flaviano, patriarko de Konstantinopolo. Ĝis certa punkto, la monofizidismo ankaŭ estis preteksto por kvereloj inter la Patriarkatoj de Aleksandrio kaj Konstantinopolo.

En regiona sinodo okazinta en Konstantinopolo 448, Eŭsebio de Dorileo denuncis la tezojn de Eŭtiko. La sinodo esprimis senerare la neerarecon de la doktrino de la du naturoj, kaj venigis Eŭtikon al la sinodo. Li neis kaj ĉeesti kaj akcepti la decidon de la sinodo, plifirmigante sin en la doktrino predikita de li pri la sola naturo de Kristo, tial la sinodo ĵetis anatemon kontraŭ li kaj la sekvantojn.

La "Ŝtelo de Efeso"[redakti | redakti fonton]

Eŭtiko ne akceptis la aŭtoritatecon de la sinodo kaj turniĝis al la papo Leono la 1-a. La papo respondis per la Dogma Epistolo, en kiu li plifirmigis la doktrinon de la du naturoj. Ĉi tiu solvo ne estis akceptita de Eŭtiko kaj de liaj sekvantoj; tamen, sub protekto de Dioskoro, la imperiestro de Oriento, Teodosio la 2-a, monofizidisto, estis kunvokata ĝenerala sinodo en Efeso en aŭgusto 449. Ĉi tiu okazintaĵo estas konata de la katolikaj historiistoj kiel "ŝtelo de Efeso", laŭ esprimo de la papo mem. La nova sinodo deklaris la absolvadon al Eŭtiko, anatemigante la doktrinon de la du naturoj, kaj elpatriarkigado al Flaviano, tiam Patriarko de Konstantinopolo, kiu estis ekzilita kaj iom poste forpasis pro la malbona konduto de la kaptintoj.

La papo faris ĉion eblan por ŝanĝi la situacion: Li skribis al la imperiestro Teodosio la 2-a, al sia fratino Pulkerio, kiu sin deklaris favora al la interkompreniĝo kun Okcidento, kaj eĉ intervenigis la imperiestron de Okcidento, Valentiniano la 3-a. En tiu tempo malfermiĝis granda krizo inter Leono la 1-a kaj Dioskoro, patriarko de Aleksandrio, kiu eĉ ekskomuniis la papon.

La forpaso de Teodosio en 450 ŝanĝis tiun kaosan situacion: Li estis sukcedita de Pulkerio; ŝi, kaj la edzo Marciano restis fidelaj al la tezoj de Flaviano kaj Leono. Fine ŝi decidis kunvoki koncilion, ne en Italio, kiel pretendis la papon, sed en Kalcedonio, nuna Turkio.

La Koncilio[redakti | redakti fonton]

La koncilio okazis en Kalcedonio en oktobro 451. Ĝin ĉeestis 600 episkopojn, el kiuj nur du estis okcidentanoj, flankenlasante la pontifikajn legatojn. La prezidado estis okupata de la patriarko de Konstantinopolo, Anatolio, apud la reprezentantoj de la Papo. La imperiestro Marciano decide subtenis la du naturojn de Kristo. En la dua sesio, estis agnoskata la Dogma Epistolo de la Papo kiel kred-dokumento. Dioskoro estis unuanime kondamnata -verŝajne la egiptaj episkopoj estis devigataj tion fari-, kaj ĉiuj liaj dekretoj estis senvalorigataj. La sekvantoj de Eŭtiko devis akcepti la Epistolon por daŭre resti en la Eklezio. Tamen, dektri episkopoj malakceptis ĝin, argumentante ke ili akceptos nur la "tradician kredon".

En la kanono 28, la Koncilio aprobis la egaligon de la patriarkaj seĝoj de Romo kaj Konstantinopolo, malgraŭ la protestoj de la Papo.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa konsekvenco de la Koncilio estis la skismo de la monofizifistoj. La Patriarko de Aleksandrio ne akceptis la koncilion kaj fine li decidis apartigi la Patriarkaton disde la resto de la Eklezio. Ankaŭ multaj episkopoj malakceptis la koncilion argumentante ke la doktrino de la du naturoj estas tute nestoria. En la ĉefaj apostolaj seĝoj de la Bizanca Imperio, malfermiĝis periodo de disputoj inter monofizidistoj kaj ortodoksuloj, eĉ kun ofta interveno de la imperiestroj. En tiu ĉi periodo naskiĝas la orientaj eklezioj, kiuj ankoraŭ hodiaŭ malakceptas la Koncilion: la Kopta Eklezio kiu naskiĝis per la apartiĝo de la Patriarkato de Aleksandrio disde la resto de la Eklezio, la Armena Apostola Eklezio, kiu ne povis frue sendi la reprezentantojn al la koncilio ĉar en tiu momento Armenio devis defendi sin kontraŭ la atako de la zoroastrianaj persoj, la Siria Ortodoksa Eklezio kaj la Malankara Ortodoksa Eklezio, en Barato.