Eŭtiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eŭtiko, greke Eutiĥes, estis greka monaĥo, iniciatinto de la monofizidismo, doktrino konsiderata kiel herezo por la Romkatolika Eklezio kaj la Ortodoksa. Eŭtiko naskiĝis en la jaro 378, probable en Konstantinopolo. Ankoraŭ tre juna, li sin dediĉis al la monaĥa vivo en monaĥejo de la ĉefurbo, kie li havis kiel instruisto, deklaritan malamikon de nestorianismo, nomata Maksimo. En tiu ricevita edukado oni devas serĉi la radikojn de lia malamo kontraŭ la doktrino de la du naturoj. Ordinita kiel pastro kaj poste elektita kiel monaĥejestro, komencis aktive partopreni la doktrinajn diskutojn de tiu epoko.

Eŭtiko kaj la sinodo de Konstantinopolo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 440, li fariĝas la plej elstara reprezentanto de la bizanca monofizidismo. Lia prestiĝo pligrandiĝis en 441 per la entroniĝo de la eŭnuko Krisapio, kiun li mem baptis. Troigante ĉi tiun amikecon, li komencis ataki ĉiujn kiuj ŝajnis simpatiantoj de la nestorianismo, sen pardoni eminentajn episkopojn kaj orientajn doktorojn, tiajn kiaj Teodoreto de Ciro, Ibas de Edeso kaj eĉ al Domno de Antioĥio. La 8-a de novembro 448, en regiona sinodo en Konstantinopolo, prezidita de la patriarko Flaviano, Eŭsebio de Dorileo, unu el la unuaj elstaruloj kiuj publike denuncis la erarojn de Nestorio, akuzis Eŭtikon je herezo. La sinodo, post hezitigaj rezolucioj influitaj de politikaj okazintaĵoj, finiĝis per kondamnado al Eŭtiko kiel herezulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]