Unua koncilio de Liono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua koncilio de Liono
sinodo
Komenco 26-a de junio 1245 vd
Fino 17-a de julio 1245 vd
Antaŭe Kvara Laterana Koncilio vd
Poste Dua koncilio de Liono vd
vdr
ekskomuniko de imperiestro Frederiko dum la koncilio de Liono, 1245

La Unua Koncilio de Liono (latine: Concilium Lugdunense Primum) estis kunvokita de papo Inocento la 4-a la 24-an de junio 1245 kaj malfermiĝis kvin tagojn poste en Liono. La nombro de partoprenantoj estis verŝajne iom pli malgranda ol Inocento atendis (ĉirkaŭ 150 episkopoj). Ĝia fino estis en la 17-a de julio.

Temaro kaj historio[redakti | redakti fonton]

La fokuso de tiu ĉi sinodego estis simple pri la forigo de Frederiko la 2-a kiel imperiestro kaj reĝo, drameca kulmino en la lukto inter Frederiko kaj la pap-ofico. Post la dua anatemo de Gregorio la 9-a en 1239 kaj lia morto en 1241, la imperiestro metis sian esperon je la nova papo: fakte la pozicioj de Inocento la 4-a ne diferencis de tiuj de la antaŭulo. Inocento verŝajne decidis la detronigon de Frederiko okaze de ties surpriza fuĝo el Romo en junio 1244. Sekve li ne plu zorgis pri interkonsento kun la imperiestro.

Taddeo da Sessa, delonga konfidulo de la imperiestro kaj lia reprezentanto ĉe la koncilio, eluzis ŝancon fari finan pacproponon de Frederiko. Inocento reagis kun malfido kaj neakcepto ĉar laŭ li Frederiko jam tro ofte promesis aferojn sen plenumado kaj ne plu sukcesu deturni la juĝon de la koncilianoj. Walter de Ocre estis sendita al la imperiestro Veronon ricevinte dudek tagojn fare de la papo por reveni kun la imperiestro persone aŭ almenaŭ kun imperiestraj instrukcioj.

La papo provis montri ke Frederiko ne batalis la papon sed la tutan Eklezion. Ekzemplojn de faritaj ĵurorompoj de Frederiko prezentiĝis kaj laŭtlegiĝis. Tadeo siaflanke ankaŭ substrekis ke ne ĉiam ĉiuj promesoj de la papo vere plenumiĝis. Tadeo tiel intencis imponi la anglojn kiuj estis pli por-imperiaj, dume la hispanoj estis por-papaj.

Pliaj akuzoj kaj riproĉoj estis prezentitaj ĉe la dua ĝenerala kunveno: la persekuto de la sicilia fidelularo, herezaj kredoj de Frederiko, aparte liaj kontaktoj kun saracenaj regantoj kaj liaj laŭdiraj intimaj kontaktoj kun mahometanaj knabinoj, liaj ĝenerale nemoralaj vivmanieroj. Alia krimo lia estis la kapto de prelatoj kiuj volis vojaĝi al sinodo en Romo invitite de papo Gregorio la 9-a. Tadeo atingis tamen de Inocento ke la imperiestro mem havu la ŝancon prezentiĝi antaŭ la koncilianoj ĝis la 17-a de julio.

Sed intertempe la papo certigis la aprobon de la kardinaloj por abdikigo de Frederiko kaj diktis la buleon de detronigo. Li ankaŭ kolektis 91 dokumentojn kiujn imperiestroj kaj reĝoj cirkuligis en favoro de la romia eklezio kaj liston kun 35 abomenaj privilegioj de Frederiko. Unuflanke tio servu kiel indicaro kontraŭ Frederiko, aliaflanke tio pruvu la fortan pozicion de potenco de la ekleziuloj kaj ilian feŭdan superecon super granda nombro de eŭropaj suverenoj.

Sen atendado de Frederiko aŭ de liaj senditoj la koncilianoj kunvenis por sia fina sesio la 17-an de julio. Voĉlegitaj estis ĉefe diversaj kontraŭfrederikaĵoj; Tadeo tamen publike ekparolis kaj pridubis multajn privilegiojn komprenante ja la volegon de la romanoj senpovigi la imperiestron. Tuj li surtabligis ĉiujn argumentojn pri nevalideco de tia decido: ekz. manko de bonorda invito al Frederiko veni kaj paroli; svageco de la enhavo de la plendo; la partieco de la papo pro malamo kontraŭ Frederiko; duba duobla rolo de la papo akuzanto kaj juĝisto.

Inocento strikte malaprobis la obĵetojn de Tadeo. Sekve li proklamis oficiale la ĉeson de la imperiestra potenco post laŭtlegado de la koncerna buleo - kaj finis la koncilion. Tial eĉ la kolektiĝintaj personoj ne rajtis doni argumentojn por aŭ kontraŭ, do la papa decido estis farita malpli kun la aprobo de la koncilio ol en nura ĉeesto de la koncilien vokitaj viroj. Kritikon postan li kontestis ke la koncilio pli havu ceremonian funkcion dume li sole rajtis efektivigi la kondamnon de la imperiestro pro sia apostola plena potenco.

En pravigado de tio Inocento strikte aplikis la kanonan juron: aspektoj netuŝitaj de la leĝoj tute ne estis pridiskutitaj. Frederiko tamen ĝismorte memdifinis sin imperiestro. En la 22.5.1245 Henriko Raspe la 4-a elektiĝis kontraŭreĝo en Veitshöchheim.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jürgen Miethke, Arnold Bühler (eld.): Kaiser und Papst im Konflikt. Zum Verhältnis von Staat und Kirche im späten Mittelalter (= Historisches Seminar. Bd. 8). Schwann, Düsseldorf 1988, ISBN 3-590-18167-2
  • Josef Wohlmuth (eld.): Konzilien des Mittelalters. Vom ersten Laterankonzil (1123) bis zum fünften Laterankonzil (1512–1517) (= Dekrete der ökumenischen Konzilien. = Conciliorum Oecumenicorum Decreta. Bd. 2). Schöningh, Paderborn k. a. 2000, ISBN 3-506-79804-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]