Kale Virŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kleiner König Kalle Wirsch
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Tilde Michels
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1969
vdr

"Eta Reĝo Kale Virŝ" (germane Kleiner König Kalle Wirsch) estas fama germanlingva infana libro de la aŭtorino Tilde Michels.

La historio - en la formo de marioneta teatraĵo de la teamo Augsburger Puppenkiste ("aŭgsburga puparokesto") - filmiĝis kaj unuafoje televide montriĝis dum la jaro 1970. Iom mallongigita sondramo laŭ la marioneta teatraĵo - legite ĉefe de la aktoro Manfred Jenning - paralele aperis sur sondisko, kaj pli poste sondrama laŭlego de la libro - legite de la aktoro Wolfgang Völz - aperis sur tri kompaktdiskoj.

La historio[redakti | redakti fonton]

Kale Virŝ estas la reĝo de la "terviretoj" kaj regas super ĝiaj kvin popoloj: la "virŝoj", la "voldoj", la "gilĥoj", la "trumpoj" kaj "murkoj". Copo, konkuranto el la grupo de "trumpoj", volas akapari la reĝan tronon kaj alvokas lin al duelo, ĉar laŭ la terviretaj tradicioj la gajnanto de la duelo ricevos la reĝan titolon - kun la aldona regulo ke senbatale unu el la duelantoj aŭtomate venkos, se la alia ne venos al la duelejo. La duelo okazu en la subtera tervireta fortikaĵo "Vivogitrumu" (laŭ la unuaj silaboj de la kvin popolonomoj) dum la nokto de la sekva plenluno. Kale estas la pli forta, sed Copo elprovas ĉiun aĉan intrigon por haltigi la konkuranton kaj eviti, ke li sukcesu ĝustatempe veni al la duelejo.

Kale estas batata senkonscia kaj transportata al la tersurfaco, kie li estas enŝlosita en argilaĵo, ĝis du infanaj gefratoj liberigas lin. Kiel danko, li per mirakla radiko malgrandigas la du infanojn kaj la triopo ekvojas sub la tersurfacon por hasti al la duelejo.

Survoje stranga blinda pramisto provas mortigi la reĝeton, kaj la triopo devas solvi enigmojn kaj travivi plurajn aventurojn, sed fine lastminute atingas la fortikaĵon. Kaj je la hororo de la intriganto Copo la reĝo Kale sukcese defendas sian reĝecon. La du infanoj hejmenvenas kun la certeco, ke ili travivis aventuron en mondo plej fantazia, kiun krom ili neniu homo iam ajn ekvidis.