Kalejdoskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj bildoj aperintaj en infana kalejdoskopo

Kalejdoskopo estas optika aparato, kiu helpe de du aŭ tri speguloj, kiuj estas lokitaj interne kaj angule, kaj pluraj diverskoloraj facilmovaj vitropecoj ebligas ricevi belajn simetriajn bildojn, kiuj ŝanĝiĝas ĉe la plej malgranda movo de la kalejdoskopo.

Historio

Kalejdoskopo estis inventita de skota fizikisto David Brewster en 1816 kaj patentita ĝi estis en 1817. La kalejdoskopo estis dekomence uzata kiel instrua aparato, sed ĝi rapide disvastiĝis kiel amuzilo.