David Brewster
El Vikipedio
| David BREWSTER | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | David BREWSTER | |
| Dato de naskiĝo | 11-a de decembro 1781 | |
| Loko de naskiĝo | Jedburgh | |
| Dato de morto | 10-a de februaro 1868 | |
| Loko de morto | Melrose | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 86 | |
David BREWSTER (naskiĝis la 11-an de decembro 1781 en Jedburgh, mortis la 10-an de februaro 1868 en Melrose) estis skota fizikisto. Li estis rektoro de Universitato St. Andrews ekde 1838 kaj de Universitato de Edinburgo ekde 1859. Li laboris pri la polusigado de lumo, inventis kalejdoskopon kaj plibonigis steroskopon.


