Kolpako
Kalpako aŭ husara ĉapo hungare: kalpag, tra la turke kalpak), estas armea kapvesto el nigra pelto, tradicie portata de husaroj.
Ĉe la madjaroj la vorto kalpag indikis cilindran peltoĉapon, kiu plejofte estis ornamita.
La turka vorto kalpak ĝenerale indikas altan ĉapon, indiferente el kiu materialo ĝi estas farita.
Nuntempe ĝi ofte estas parto de uniformo de multaj fanfarorkestroj aŭ maĵoretoj.