Kamenpurigisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamenpurigisto dum laboro

Kamenpurigisto estas homo, kies metio okupiĝas pri purigado, kontrolo kaj riparo de kamentuboj, ekipaĵoj por forkonduko de produktoj de forbruligado, bruligekipaĵoj kaj pliaj koneksantaj ekipaĵoj.

Kio estas tio[redakti | redakti fonton]

Kamenpurigado estas laboro, kiu el pli granda parto okazas en pli altaj altecoj (sur tegmentoj de konstruaĵoj). Tiu ĉi metio ne estas konvena por homoj, kiuj havas problemojn kun kunordigado de movoj kaj aliajn sanproblemojn (ekz. epilepsiaj atakoj)

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

Inter baza ekipaĵo, kiu estas uzata en tiu ĉi metio, estas trapremaj brosoj, puriga ekipaĵo por malsuprenigo en kamentubon, masonista ilaro kaj ekipaĵon por laboro kun ladoj. Laborante estas bezone per mekanika movo forigi eksidintajn fulgojn en forkondukaj tuboj, kiuj malfaciligas pluaj fluadon de bruligaĵoj de loko de brulado en liberan atmosferon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kamenpurigisto en la 1850-aj jaroj.

Kamenpurigista afero estas unu el la plej malnovaj metioj en la mondo. La plej grandan ekfloron la kamenpurigistoj spertis en la tempo de industria revolucio. Ekde tiu tempo la kamenpurigistoj - dank' al kresko de loĝantoj, do pli granda bezono de loĝejoj kaj pro tio ankaŭ kamentuboj - pli kaj pli bezonataj. Sed nun, en tempo de kresko de centra hejtado estas da ili malpli kaj malpli.

Mitoj ĉirkaŭ kamenpurigistoj[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥio[redakti | redakti fonton]

En la ĉeĥa popola konscio (same hungaroj) estas, ke la kamenpurigistoj alportas feliĉon. Se iu ekvidos ilin, li devas teni je butono, por ke li havu feliĉon.

Granda Britio[redakti | redakti fonton]

En kelkaj partoj de Britio estas por fianĉino feliĉo vidi kamenpurigiston dum sia nuptotago. Multaj kamenpurigistoj eluzas tiun ĉi miton kaj balaas kamentubojn en konataj familioj, kie estas nupto ĝuste dum tiu tago, por ke ili alportu al la fianĉino la feliĉon.

Famaj kamenpurigistoj[redakti | redakti fonton]

Kamenpurigisto en literaturo[redakti | redakti fonton]

Hans Christian Andersen verkis fabelon Paŝtistino kaj Kamenpurigisto, kiu estas en lia libro Neĝa reĝino.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]