Kampanjo Senpagaj Brakumoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senpagaj brakumoj proponataj en Sidnejo, Aŭstralio (2004)

La Kampanjo Senpagaj Brakumoj (anglalingve: Free Hugs Campaign) estas fenomeno disigita per Interreto kiu verŝajne ekis en junio 2004 kaj vaste pripublikiĝis en 2006 pro muzika filmeto en YouTube. La fenomeno envolvas homojn kiuj sinproponas al senpage brakumi nekonatojn en publikaj lokoj.

Internacia Tago de Senpagaj Brakumoj

Partoprenantoj de la forumo de la oficiala retpaĝaro de la kampanjo decidis deklari oficialan Internacian Tagon de Senpagaj Brakumoj. La tago okazos la 7-an de julio 2007. La celo de tiu tago estas promocii la kampanjon, kaj la organizantoj esperas ke centoj da homoj dise en la mondo distribuos senpagajn brakumojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj