Kanalo de Gento al Terneuzen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
LocationCanalGentTerneuzen.PNG
La fosado de la kanalo en 1878

La Kanalo de Gento al Terneuzen estas kanalo kiu ligas la belgan urbon Gento kun la Westerschelde (Skeldo). Dank'al ĝi la urbo do havas rektan ligon kun la Norda Maro. La kanalo elfluas en Terneuzen, je kelkaj centmetroj de la Westerscheldetunnel (tunelo sub la Westerschelde).

La kanalo trafluas krom Gento tri komunumojn: Wachtebeke, Zelzate kaj Terneuzen (la sola nederlanda komunumo).

La kanalo estas gravega por la ekonomio de Gento. Ĝi ligas la havenon kun la urbo, la tria plej grava haveno de Belgio (post Antverpeno kaj Zeebrugge), kun la maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1823 reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj (siatempe Belgio ankoraŭ apartenis al la Nederlandoj) decidis plilongigi la Sassevaart ĝis Terneuzen. La trajekto fluis de Gento al Sas van Gent, en precipe la malnova fluejo de la Sassevaart.

De Sas van Gent al Terneuzen la akvofluo fluis tra sekmarĉoj (De Breakmaninham, Sassegat kaj Axelse Gat). En Terneuzen konstruiĝis du kluzoj. Unu de 8 metroj kaj unu de 12 metroj larĝaj.

Kvar jarojn poste la kanalo estis preta. La dimensioj estis tiam 4,5 metroj da profundeco ĝis Sas van Gent kaj 2,5 metroj de profundeco ĝis Gento. La larĝeco de la kanalo estis je la profundeco 10 metroj kaj je la akvosurfaco 24 metroj.

Inter 1830 kaj 1841 ne pasis ŝipoj en la kanalo, ĉar Nederlando blokis la Honte (la nomon Westerschelde oni nur ekuzis fine de la 18a jarcento) post la sendependiĝo de Belgio. La kanalo sablopleniĝis. Nur en 1841, kiam la akvofluo denove estis sensabligita, ekestis denove ŝipveturado sur la kanalo.

Ekde 1870 la kanalo de Gento al Terneuzen estis plilarĝigita kaj pliprofundigita. Ĝenaj kurboj kiel en Langerbrugge, Rieme, Rodenhuize kaj Zelzate estis forigitaj.

En 1963 du novaj kluzoj estis fositaj en Terneuzen: unu por la rivera navigado kaj dua por la mara navigado.

De la kvin konstruitaj kluzoj restas hodiaŭ nur tri: la Middensluis (1900), la Zeevaartsluis (1963), kaj la binnenvaartsluis (1963).