Kantono Bexar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konteo Bexar situas en Teksaso, Usono. San-Antonio estas la ĉefurbo de la konteo. Laŭ la usona censo de 2000, estas 1 392 931 loĝantoj en la konteo.

Geografio

Konteo Bexar situas en sudcentra Teksaso. Ĝi havas rulantaj montetoj; kaj la Rivero San-Antonio fluas tra ĝi. Laŭ la usona censo, la konteo havas tutan areon de 3 255 km², el kiu 3 229 km ² estas tera. La tuta areo estas nur 0,78% akva. La altitudo de la konteo varias inter 180 m kaj 360 m super marnivelo. La flaŭro varias kaj inkludas altaj herboj, kverkoj, juniperoj, kaj prozopo* (angle: mesquite).

Historio

Dum la antau-eŭopana periodo la regiono de Konteo Bexar estis okupata, de Koahuiltekoj, Tonkawa-oj, kaj Lipanaj Apaĉoj. La unuaj eŭropanoj venis al la konteo dum 1691. Dum Majo 1718, Martín de Alarcón fondis la Misiejo San Antonio de Valero kaj Fuorto San-Antonio de Béxar , nomita por Vicreĝo Balthasar Manuel de Zúñiga y Guzmán Sotomayor y Sarmiento, dua filo de la grafo de Bexar. Konteo Bexar estas originala Teksasa konteo kreita dum 1836 de la hispana Municipo Bexar. Poste 128 aliaj konteoj kreiĝis de la originala teritorio de Konteo Bexar.

Konteaj urboj

Demografio

Laŭ la Usona censo de 2000, estis 1 392 931 homoj, 488 942 domanaroj, kaj 345 681 familioj loĝantaj en Konteo Bexar. La loĝantara denseco estas 431/km². Estas 521 359 loĝejoj kun densceo de 161/km². La rasa konsisto de la konteo estas: 68,86% blanka, 7,18% afrik-usonana, 0,80% Indiana, 1,61% azia, 0,10% pacifik-insulana, kaj 17,80% de aliaj rasoj. 54,35% da loĝantoj estas Hispaneca de iu ajn raso.

Estas 488 942 domanaroj, el kiuj: 36,60% havas infanojn sub la aĝo de 18 jaroj loĝantajn en la domo, 50,50% estas geedziĝitaj duopoj, 15,5% havas domaninon senedzan, kaj 29.30% ne estas familioj. 24% da ĉiuj domanaroj konsistas el unuopoj kaj 7,4% konsistas el unuopulo pli aĝa ol 65 jaroj. La averaĝa domanara grandeco estas 2,78 homoj kaj la averaĝa familia grandeco estas 3,33 homoj.

En la konteo, la loĝantaro distribuiĝas kun 28,50% sub la aĝo de 18 jaroj, 10,70% inter 25 kaj 24, 30,60% inter 25 kaj 44, 19,90% inter 45 kaj 64, kaj 10,40% super 65 jara. La mediana aĝo estas estas 32 jaroj. Por ĉiuj 100 virinoj estas 94,70 viroj. Por ĉiuj 100 virinoj 18 jara kaj super, estas 91,2 viroj.

La mediana domanara enspezo estas $33 328; kaj la mediana familia enspezo estas $43 727. Viroj havas medianan enspezon de $30 756 kontraŭ $24 920 por virinoj. La pohoma enspezo por la konteo estas $18 363. 15,90% de la logantaro kaj 12,70% de familioj estas pobra. El la tuta pobra logantaro, 22,40% estas sub la aĝo de 18 jaroj kaj 12,20% estas 65 jara kaj super.

Eksteraj ligiloj

greke The Handbook of Texas Online greke Oficiala Retpaĝo de Konteo Bexar


prozopo*: Nova vorto por arboj de la arba familio Prosopis. Arboj de tiu ĉi familio troviĝas en kelkaj sekaj regionoj de la mondo. La angla nomo de arboj en tiu ĉi familio estas "mesquite".