Kantono Essex (Nov-Ĵerzejo)
Essex (Nov-Ĵerzejo) | |
Mapo | |
Situo en Nov-Ĵerzejo | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 7-a de marto 1683 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Nov-Ĵerzejo |
Ĉefurbo | Newark |
Plej granda urbo | Newark |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
337 km² 326 km² 10 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: |
793.633 2427 / km² |
Horzono: | Orienta tempo |
Retejo: www.essex-countynj.org | |
Kantono Essex estas parto de la usona subŝtato Nov-Ĵerzejo kaj situas en ties nord-okcidento.
La kantono estas la trie plej loĝata kantono en la subŝtato kaj havas la due plej altan loĝdenson. Pli ol triono de la loĝantoj vivas en la ĉefurbo Newark, kiu havas ĉ. 280.000 loĝantojn kaj loĝdenson de 4.400/km².
Kantono Essex estis fondita la 7-an de marto 1683, do konsiderinde pli frue ol Usono. Ĝi tiutempe apartenis al la provinco New Jersey, angla kolonio.
Konsiderinda parto (2005: 46,2 %) de la loĝantaro estas afrik-devenaj; en la norda parto estas multe da ital-devenuloj. Preskaŭ 10 % (2002: 76.200) estas judoj[1].
Referencoj
- ↑ Jewish Population in the United States, 2002, National Jewish Population Survey, legita je 2009-07-24