Kantono Jackson (Misurio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jackson County estas distrikto en la federacia ŝtato Misurio en Usono. La ĉefurbo estas Kansasurbo, nomita laŭ la rivero Kansaso.

La kantono Jackson estas ero de la Ĉefurba Regiono Kansasurbo.

Geografio

La kantono situas en la nordokcidento de Misurio, limiĝas okcidente kun la usona ŝtato Kansaso kaj havas teritorion de 1596 kvadratkilometroj, el kiuj 30 kvadratkilometroj estas akvosurfaco. Ĝi limiĝas horloĝdirekte kun jenaj kantonoj: Kantono Clay, Kantono Ray, Kantono Lafayette, Kantono Johnson kaj Kantono Cass.

Historio

Kantono Jackson estis formita la 15-an de decembro 1826 el partoj de la Kantono Lafayette. Ĝi estis nomita laŭ Andrew Jackson, usona senatano kaj posta prezidanto el Tenesio. Dum la Usona Enlanda Milito la plej multaj setlejoj estis detruitaj kaj la rikolto neniigita. Ĉi tiu instrukcio estas ankaŭ konata kiel General Order Nr. 11 (1863), vd. General Order № 11.