Kantono Thurston (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kantono Thurston (angle: Thurston County) estas administra unuo en mezokcidenta parto de la usona ŝtato Vaŝingtonio, situanta sude de la suda ekstremaĵo de Puĝeta Fjordo. Ĝia administra sidejo estas en Olimpio, kiu estas la plej granda urbo en la kantono kaj ankaŭ la politika ĉefurbo de la tuta ŝtato.

La kantono ampleksas surfacan areon de 2 004 km², el kio 121 km² estas akvo. La loĝantaro de la kantono nombris 234 670 laŭ la usona censo en 2000.

La parlamento de Oregona Teritorio kreis Kantonon Thurston,el parto de Kantono Lewis, la 12-an de januaro 1852.

Vidu ankaŭ

Kantonoj de Vaŝingtonio