Kaprica Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

40° 27′ 22″ Nordo 3° 35′ 55″ Oriento / 40.45611 °N, 3.59867 °O / 40.45611; 3.59867 (mapo)Koordinatoj: 40° 27′ 22″ Nordo 3° 35′ 55″ Oriento / 40.45611 °N, 3.59867 °O / 40.45611; 3.59867 (mapo)

Placo de la Imperiestroj

La Kaprica Parko aŭ en hispana Parque de El Capricho [kaprIĉo] estas parko kaj ĝardena areo situanta en la kvartalo Aleo Osuna, en la distrikto Baraĥo, nordoriente de la urbo Madrido, Hispanio. Ĝi estis konstruigita de María Josefa de la Soledad, dukino de Osuna, inter 1787 kaj 1839. Ĝi enhavas areon de 14 hektaroj.

Ĝi estas konsiderata unu el la plej belaj parkoj de la urbo. Elstaras la placo El Capricho (la kaprico), la Palaco, la baseno, la placo de la Imperiestroj, aŭ la fontano de la Delfenoj kaj de la Ranoj.

Ĝi havas influojn anglajn, francajn kaj italajn, de la epoko kiam ĝi estis konstruita. Ĝi konstituas la unikan ĝardenon de la epoko de la Romantismo ekzistanta en Madrido. Montroj de tio estas la labirinto de arbustoj, la konstruaĵoj, kiaj la palaceto, la malgranda ermitejo, aŭ la bela dancejo, krom la rojoj kaj basenoj, kie estas cignoj kaj anasoj.