Karaĉaj-balkara skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karaĉaj-balkara skribo estas skribo uzata por la karaĉaj-balkara lingvo, parolata ĉefe en du subjektoj de Rusia Federacio — Karaĉajio-Ĉerkesio kaj Kabardio-Balkario.

Araba alfabeto[redakti | redakti fonton]

Alfabeto bazita sur la araba skribo estis adoptita en 1920. De la araba alfabeto ĝin distingis nepra marko de vokaloj per specialaj literoj.

Latinida alfabeto[redakti | redakti fonton]

La latinida alfabeto por la karaĉaj-balkara lingvo estis akceptita en 1924:

A a B в C c Ç ç D d E e F f G g
Ƣ ƣ I i J j K k Q q L l M m N n
N̡ n̡} O o Ө ө P p R r S s Ş ş T t
Ь ь U u V v Y y X x Z z Ƶ ƶ

En 1926 estis ŝanĝita la ordo de la literoj kaj aldoniĝis litero S̷ s̷.

Cirila alfabeto[redakti | redakti fonton]

La cirila alfabeto estis akceptita en 1936, kadre de la tutlanda reveno al cirila skribado. Tiu nova alfabeto enhavis ĉiujn literojn de la rusa alfabeto plus digrafojn Гъ гъ, Къ къ, Нг нг.

En 1961—1964 jaroj estis uzata alia alfabeto, sen digrafoj, anstataŭ kiuj estis enkondukitaj literoj Ғ ғ, Ө ө, Җ җ, Қ қ, Ң ң, Ў ў, Ү ү, Һ һ. Poste la alfabeto estis ankoraŭfoje reformita, kaj nun aspektas tiel:

А а Б б В в Г г Гъ гъ Д д Дж дж Е е
Ё ё Ж ж З з И и Й й К к Къ къ Л л
М м Н н Нг нг О о П п Р р С с Т т
У у Ф ф Х х Ц ц Ч ч Ш ш Щ щ ъ
Ы ы ь Э э Ю ю Я я

Literoj Дж дж estas uzataj en Karaĉaj-Ĉerkesio.