Karapaco (Esperanto-klubo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karapaco (apartigilo)

Karapaco estas la nomo de la Esperanta klubo en Altenburg (Germanio).

En la jaroj 1982 ĝis 1986 jam ekzistis la Esperantoklubo MALNOVKASTELO en la Kulturligo de Altenburg.

Je la 6-a junio de 1996: rekomenco sub la nomo KARAPACO, kiu laŭ PV signifas osteca, korneca aŭ kalkeca ŝelo, kiu ĉirkaŭas la korpon de multaj animaloj, kiel ekzemple tiun de testudoj aŭ krustacoj. La vorton karapaco kreis Zamenhof, kiu certe pensis ĉe tio ankaŭ pri la vortkombino "kara paco".

Ĝiaj membroj estas Dorothea Kaiser, Hans-Georg Kaiser kaj Frank Vohla

Iliaj aktivaĵoj estas:

  • partopreno en E-o-aranĝoj en- kaj eksterlande
  • kontaktoj per e-poŝto kun esperantistoj en la tuta mondo
  • Esperantaj renkontiĝoj
  • gastigado de esperantistoj (bonvolu antaŭe anonciĝi)
  • forpermesaj vizitoj ĉe esperantistoj
  • artikoloj en E-gazetoj
  • retmagazino KARAPACO-PANORAMO

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]