Kardana artiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kardana artiko kun kardana kruco (supre inter la du stangoj).
Animacio de kardana artiko.

Kardana artiko en maŝin-konstruado estas artika ligilo inter du stangoj (aksoj), kiu ebligas, ke ili povu kliniĝi en ĉiun direkton unu rilate al la alia, sed malebligas la tordon de la du stangoj unu rilate al la alia. Ĝi tiel ebligas transigon de turna momanto de unu stango al la alia. Laŭ alia difino kardana artiko estas kvarelementa, artika, sfera mekanismo.

La nomo "kardana artiko" deriviĝas de Gerolamo Cardano, kiu tamen ne inventis la artikon. Li priskribis ĝian uzon en la libere turniĝa fiksado. Aliaj nomoj de la artiko estas "universala artiko" (angle, norvege), "turna artiko" aŭ "artiko de Hooke", laŭ Robert Hooke, kiu en 1676 konstruis funkciantan modelon.

Centra parto de kardana artiko estas la tiel nomita kardana kruco, kiu estas du pivoto-paroj perpendiklaj unu al la alia, kiuj tra lagroj kontaktiĝas al ŝultroj muntitaj al fino de stangoj aŭ elformigitaj el tio.

La kardana devio[redakti | redakti fonton]

Kardana devio ĉe 15/30/45/60°

Malavantaĝo de kardana artiko estas, ke la turna rapido de (almenaŭ) unu el ĝiaj du flankoj estas nekonstanta. Kiel montras la apuda bildo, la variado estas malgranda ĉe malgranda angulo inter la du aksoj, sed atingas rilatumon de 2:1 ĉe angulo de 60°. Tiu "kardana devio" estas kompensebla per dua kardana artiko, kies enira flanko estas paralela al la elira flanko de la unua.

Ankaŭ tiu duobla kardana artiko havas la malavantaĝon, ke la meza parto rotacias kun varia rapido. Ĉe altaj rapidoj kaj grandaj fortoj tio povas esti problemo. Ĝin solvas la egal-mova artiko, inventita de la usonano Alfred Hans Rzeppa.