Karlovac

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karlovac [ˈkarlɔʋats], germane Karlstadt, Carlstadt, hungare Károlyváros estas urbo en centra Kroatio kun 59.395 loĝantoj (2001), inter kiuj 85,86 procentoj estas kroatoj.

Karlovac estas la sidejo de la administra regiono Karlovac (kroate Karlovačka županija). La urbo situas apud kvar riveroj, nome apud Korana, Kupa, Mrežnica kaj Dobra, je distanco de 56 km de la kroata ĉefurbo Zagrebo, kaj 130 km de Rijeko, la plej granda havena urbo de la lando.

Karlovac apartenas al la plej junaj urboj de Kroatio kaj estis fondita en 1578 de Karlo la 2-a de Aŭstrio, kiel granda fortreso.

Ĝi disponas pri malnova baroka urbocentro. Forte difektita dum la milito de 1991-1995, ĝi estis restarigita dum la lastaj jaroj.

Famuloj

Galerio

Eksteraj ligiloj