Karmelanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la ordeno
Modernaj monaĥoj de la Karmelanoj

Karmelanoj estas anoj de kristana (nun katolika) ordeno.

La ordeno eble fondiĝis dum la 12-a jarcento ĉe Monto Karmel, Israelo, tiam en krucmilita regno. En 1226 la papo aprobis la ordenajn regulojn. En 1238, pro la malforto de la krucmilititaj regnoj, ili translokiĝis al Kipro kaj Sicilio. En 1240 ili fondis monaĥejon ĉe Aylesford, Kent, Anglio, kaj estis aliaj monaĥejoj en Eŭropo. En 1245, ĉe Aylesford, okazis la unua ĝenerala kunveno de la ordeno, kiam ili nomumis sian unuan "generalon" por estri la tutan ordenon.

Dum la dua duono de la 16-a jarcento Sankta Terezo el Avila kaj Sanka Johano de la Kruco enkondukis reformojn kaj estigis la senŝuajn karmelanojn (O.C.D. - Ordo carmelitarum discalceatorum).

La karmelanoj multe suferis dum la franca revolucio. Fine de la 19-a jarcento restis nur ĉirkaŭ 200 anoj tra la tuta mondo. Tamen dum la sekva jarcento la ordeno pligrandiĝis kaj en 2001 estis proksimume 2,100 monaĥoj, 700 monaĥinoj en 70 enfermitaj monaĥinejoj, kaj 13 filiiĝintaj komunumoj. Aldone, la tria ordeno (kiu enhavas nemonaĥajn anojn) nombris 25-30 mil.

Sankta Terezo el Lisieux estis karmelanino.

La ordeno emfazas la kontemplan vivmanieron kaj la adoron de Sankta Maria.