Kasos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kasos (Κάσος) estas greka insulo, kiu apartenas al la Dodekanoj. Kun la neloĝataj insuloj Armathia kaj Makronisi formas ĝi la samnoman komunumon. La insulo havas la areon de 66 km² kaj alton ĝis 583 m. Ĝi situas ĉ. 7 km sudokcidente de Karpathos kaj ĉ. 70 km nordoriente de Kreto kaj tiel la plej suda insulo de la sudaj Sporadoj. Ĝia marbordo longas ĉ. 50 km.

Komunumo kaj loĝantoj

Hodiaŭ loĝas sur la insulo ĉ. 1000 loĝantoj, ĉ. 350 en la ĉefa loko Fry (Φρυ) kaj pliaj en la pluaj kvin vilaĝoj de la insulo, kiuj kune formas la politikan komunumon de Kasos, la "Dimos"-on. La plej granda vilaĝo – laŭ loĝanta nombro kaj areo – estas Agia Marina (Αγία Μαρίνα) kun ĉ. 400 loĝantoj, sudoriente de Fry kaj en alto de ĉ. 150 metroj. La pluaj vilaĝoj estas Arvanitoĥorio (Αρβανιτοχώριο), Poli (Πόλι), Panagia (Παναγία) kaj Emborio (Εμποριό).

Insula pejzaĝo kaj vegetaĵo

Karakterizaĵo de la insula pejzaĝo estas la granda nombro de forlasitaj terasaj agroj ĝis en la plej kaŝitaj lokoj de la magragrunda insulo. Tiuj signas pli grandan popoldenson kaj pli bonan akvoprizorgon pli frue. Hodiaŭ Kasos estas ekstreme malriĉa je vegetaĵoj, kreskas nur malaltaj Phrygana sur la rokaj klifoj de la monto. Ne ekzistas akvofontoj, kiuj povus doni tuj trinkeblan dolĉakvon.

Ekonomio kaj historio

La malnova haveno de Fry

Jam la minoa regno havis komercajn kontaktojn al la insulo, kaj ankaŭ la fenicianoj menciis la insulon. En la bone defendebla golfo "Chelatro" – en sudo de la insulo -, oni trovis restaĵojn de minosa setlejo. La pli frua nomo de la insulo estis "Aphros" (ŝaŭmo) kaj aludas plej verŝajne je la norda bordo, kiun ofte alfluas altaj ondoj. La marveturo kaj komerco restis ĝis la 19-a jarcento la ekonomia bazo de la insulo, kiu per tio atingis iom da riĉeco. Tio ebligis por la insulanoj, ke ili apogu la grekan liberigan militon de 1821 per 100 ŝipoj. La turkoj kuntiris post tio en 1824 floton el 45 militŝipoj ĉe la najbara malgranda insulo Armathia (Αρμάθια) antaŭ Kasos. Sub gvido de admiralo Ismael Ĝibraltar, la insulo estis konkerita per artileria pafado kaj preskaŭ senhomigita. La turka okupado daŭris ĝis 1912, kiam ŝanĝis tion itala okupado. La italoj malpermesis al la „liberigitajn” loĝantoj de Kasos la hisadon de la greka flago. Tio kondukis al civila malobeemo kaj al pentrado de la greka flago sur ĉiun blankan muron. La insulon unuiĝis en 1948 kun Grekio.

Ekde komenco de la 21-a jarcento, troviĝas la ekonomia situo de insulloĝantoj en ŝanĝiĝo: per monoj de la EU kaj al greka registaro, okazas ŝanĝo de fiŝkaptado kaj agrikulturo al turismo kiel ĉefa enspeza fonto.

Trafikaj kontaktoj kaj turismo

Ekzistas loka flughaveno kun ligo al Ateno, Tesaloniko, Karpathos, Rodos kaj Sitia (Kreto). La veturlinio Pireo - Kret - Rodos (LANE-Lines) trafas la insulon Kasos tifoje en semajno. Ekzistas ankaŭ loka ensezona ĉiutaga trafika kontakto al Karpathos, kio okazas per ŝipeto (ne kapablas transporti aŭtomobilojn).

La vojoj inter la vilaĝetoj estas asfaltaj kaj precipe bone atingeblaj estas la strando de Chelatro kaj la klostro en lato de 400 m (Agios Mamas (Αη Μαμά)). En la haveno de Fry ekzistas kelkaj hoteloj kaj pensionoj, vojaĝagentejoj retkafejoj kj eĉ ebleco por lui aŭtomobilon.

Pro la manko de spektaklaj banaj strandoj aŭ vidindaĵoj, la turismo ne atingis la insulon ĝis fino de la 20-a jarcento. La insulo ekzistis nur por taga ekskursa celo el Karpatos al haveno Fry. La pririgardebleco kaj originaleco iĝis dumtempe pli alllogaj el turisma vidpunkto, multaj domoj estis restaŭirataj en tradicia stilo.