Kaspar Hauser

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 26-an de majo 1828 mistera persono aperis en Nurenbergo : mizere aspektanta 16-jara junulo, kiu parolis strangan, apenaŭ kompreneblan lingvaĵon, kaj kiu nomis sin Kaspar HAUSER.

La mensa kaj korpa stato de tiu ĉi junulo tuj kaptis la atenton de pedagogoj, juristoj kaj teologoj, kiuj ekzamenis lin kaj instruis al li paroli, legi kaj skribi. Montriĝis, ke la junulo estis pasiginta longan tempon tute izolite en kelo. Tamen la mistero pri lia familia fono neniam solviĝis, kvankam la supozoj abundis. Unu teorio pri lia deveno ekzemple asertis, ke li estis princo, kiun oni pro dinastiaj kialoj tuj post la naskiĝo interŝanĝis por mortonta bebo – sed gentesto en la jaro 1996 finfine malkonfirmis tion.

Ankaŭ la cirkonstancoj de lia frua morto restas malklaraj: Supozeble la pikvundoj, kiuj mortigis lin la 17-an de decembro 1833, estis la sekvoj de atenco, sed oni ankaŭ ne malpruvis la eblon, ke li mortigis sin mem.

Fakto estas, ke la fenomeno Kaspar Hauser inspiris kaj ĝis nun inspiras aron da sciencistoj, verkistoj kaj filmistoj. Famaj ekzemploj estas la dramo Gaspar Hauser (1838) de la franco Adolphe Philippe Dennery, la romano Caspar Hauser oder Die Trägheit des Herzens (1908) de la germana aŭtoro Jakob Wassermann kaj la dramo Kaspar (1968) de la aŭstro Peter Handke.

Kurt Tucholsky i.a. uzis la pseŭdonimon Kaspar Hauser.