Kasperlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kasperlo (aspekto en suda Germanlingvio)

Kasperlo, kiel adapto kaj neologismo aŭ Ginjolo laŭ PIV[1] (germane: KasperlKasperle) estas la komika heroo de pupteatro ofte prezentata kun manpupoj kaj ene de teatraĵo kun intrigo populara-naiva.

Supozatas ke la rolo de kasperlo fontas i.a. en la figuro de Hanswurst el improvizitaj teatraĵoj de Vieno. La germana versio konatas en Germanlingvio ekde la fino de la 18-a jarcento.

Kliŝea vestaro[redakti | redakti fonton]

Normale kasperlo havas longan, ruĝan kvastan ĉapon kaj vestaĵon de arlekeno el grandaj kaj buntaj ornamaj motivoj. Krome li portas punbatileton.

Aliaj nomversioj de similaj pupoj en diversaj landoj: ekz. Mr. Punch (Anglio), Guignol (Franclando), Jan Klaassen (Nederlando), Mester Jakel (Danujo), Pulcinella (Italujo), Fasulis (Grekujo), Petruŝka (Rusujo), Vasilache (Rumanujo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. vorto ĉe PIV surrete