Kastelo Arenenberg
Kastelo Arenenberg estas kastelo en la komunumo Salenstein en distrikto Steckborn, Kantono Turgovio, Svislando. Napoleono la 3-a pasigis parton de sia infanaĝo en Kastelo Arenenberg. Hodiaŭ la kastelo estas posedaĵo de Kantono Turgovio.
Enhavo |
[redakti] Historio
En la 15-a jarcento - la ekzakta konstrudato ne estas konata - la kastelo apartenis al la nobela konstanca familio Brisacher kaj portis la nomon Arnhalden. Ek de la 17-a jarcento estas uzata la nomo Arenenberg. Inter 1546 kaj 1548 la kastelo estis komplete rekonstruita de Sebastian Geissberg, la tiama reganta urbestro de Konstanco. Sub la konstanca nobelulo Hans Konrad von Schwarzach la kastelo estis deklarita en la jaro 1585 de la ŝtatoj de la Svisa Ĵurkomunumo kiel libera sidejo, tio signifis, ke la kastelo posedis sian propran jurisdikcion kaj ne devis tributi al la Ĵurkomunumo.
[redakti] Napoleona epoko
Post pluraj posedantŝhangoj la kastelon akiris la familio von Streng, en kies posedaĵo gĥi restis, ghis en la jaro 1817 Johann Baptist von Streng ĝin vendis al la franca eksreĝino Hortense de Beauharnais, la unua edzino de Napoleono la 1-a kaj patrino de Napoleono la 3-a.
En la jaro 1817 ĝis 1820 la postgotika kastelo estis konstrue transformita de Hortense de Beauharnais. Ĝi ricevis la ŝtupargablon, la ĉirkaŭantan muron, la turon kaj la tirponton, kiujn planis la konstanca arkitekto Wehrle. En la jaro 1832 ŝi aldonis novgotikan kapelon, kaj modifis la kastelan tegmenton. Estiĝis kastelo en la franca kamparbienstilo.
Ŝia filo Louis Napoleon, la posta imperiestro Napoleono la 3-a vendis ĝin en la jaro 1843. Lia edzino Eugénie reaĉetis ĝin en la jaro 1855. La imperiestrino renovigis kaj transformigis la kastelon en la jaroj 1855 kaj 1874. Post la perdita franc-germana milito la kastelo devintus duan fojon esti ekzilejo de la franca imperiestra familio, pro la morto de Napoleono 1873 tamen la translokiĝo ne okazis.
[redakti] Napoleon-muzeo
En la jaro 1906 Eugénie donacis la bienon al la Kantono Turgovio, kiu en la kastelo ek de tiam funkciigas la Napoleon-muzeon, kiu memorigas al la familio Bonaparte. En la iamaj ekonomikonstruaĵoj la kantono funkciigas agrikulturan eduk- kaj konsilejon.
[redakti] Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo de la Napoleon-muzeo
Virtuala rondiro tra la Napoleon-muzeo
Retejo de la Napoleon-parko Arenenberg
Kastelo Arenenberg en la Historia Leksikono de Svislando
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Kastelo Arenenberg