Kastelo Oppurg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Oppurg tra la verdo
Vido el la proksimeco

Kastelo Oppurg (germane: Schloß Oppurg, Schloß NiederoppurgSchloß Unter-Oppurg) estas bela baroka kastelo en Oppurg, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la floranta mezepoko estiĝis surloke de la hodiaŭa kastelo rempararo malkonstruita en 1705. En 1354 estis unua mencio ĝia. Starigitis ĝi en 1074 laŭ komisio de margrafo Wiprecht von Groitzsch kaj poste venis pligrandiĝo laŭ la volo de la senjoroj de Brandenstein el Ranis. Ili nomis la burgon Friedrichstein. Restaĵoj de tiu ĉi malnova burgo videblas ankoraŭ nuntempe ĉe la turo ĉirkaŭita de vinĉiroj. Inter la jarcentoj 16-a kaj 19-a estiĝis impona kvarala bienaro kun loĝdomo, portalejo kaj garbejoj. La masiva senjorejo ĉe la suda angulo konstruitis ĉ. 1680. Ĉirkaŭ la jaro 1755 la bieno profunde ŝanĝitis kaj la kvaralaĵaro fermitis.

En 1703 posedis Oppurg, post multaj aliaj, Anna Sophia von Rumohr, la vidvino de Hans Haubold von Einsiedel. Ŝia patro estis stariginta la kastelon por ŝi post la malkonstruo de la burgo inter 1705 kaj 1708. La baroka komplekso laŭdire iam disponis pri 365 fenestroj, 52 internaj pordoj, 12 kamentuboj kaj 4 portaloj. La horizontala projekciaĵo havas la formon de E-o, signo por Amalia Sophie von Einsiedel.

En 1745 akiris grafo Julius Gebhard von Hoym la kastelon. Poste li ordonis ĝian alifariĝon: tiam estiĝis la nunaj stukfasadoj faritaj fare de Christian Wilhelm Müller. Ankaŭ la ĝardeno ricevis ĉirkaŭmuraron. Julius Gebhard von Hoym estis la nevo de grafo Adolf Magnus von Hoym, ĉambra prezidanto de la saksa princelektisto Aŭgusto la Forta kaj edzo de Anna Constantia von Brockdorff antaŭ ol tiu ĉi persono iĝis - sub la nomo de grafino Cosel - amatino de la reĝo. En 1752 Hoyms sukcesis aĉeti ankaŭ la kvin al Oppurg apartenintajn agrikulturajn bienojn. Malantaŭ la morto de grafo Hoym la bieno venis - pro la filino kiu nuptis la princon de Hohenlohe-Ingelfingen - ĝis 1945 en la posedon de la Hohenlohe-oj. Ĝis 1945 ĝi uzitis kiel ĉaskastelo. Post la Dua mondmilito la kastelo ŝtatigitis havonte diversajn funkciojn. Ekde julio 1945 ĝi servis kiel lazareto de la Ruĝa Armeo; poste kiel hejmo por lernoknaboj, politeknika supera lernejo, infanĝardeno kaj kafejo. Inter 1991 kaj 1993 okazis profundaj restaŭradlaboroj; ĝis decembro 2017 enestis tuteŭropa konferencejo kaj klerigcentro de la kristana organizaĵo Christlichen Jugenddorfwerk Deutschlands (CJD). Pro nerentabilitateco necesis la fermiĝo. La responsuloj provis solvi la luprenkonstrakton kun la Liberŝtato Turingio kiu normale daŭrus ĝis 2059.[1][2]

Situo[redakti | redakti fonton]

Havas la kastelo tri alojn: sude ĉefan, eoste kaj okcidente flankajn. Sur la areo kastela estas krome koĉremizo, turo de la iama burgo, akvofoso kastelĉirkaŭanta kaj, oriente, kastelĝardeno laŭ la stilo de angla pejzaĝĝardeno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.71417811.653903

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Oppurg en la germana Vikipedio.