Kastelo Ursino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Ursino
Kastelo
Category:Hohenstaufen castles in Southern Italy • burgo [+]

Koordinatoj37° 29′ 56″ N, 15° 5′ 4″ O (mapo)37.49896915.084386Koordinatoj: 37° 29′ 56″ N, 15° 5′ 4″ O (mapo)

ArkitektoRiccardo da Lentini

Estiĝo1239
Poŝtkodo95121 [+]

Kastelo Ursino (Sicilio)
Kastelo Ursino (Sicilio)
DEC
Kastelo Ursino
Kastelo Ursino
Lokigo de Sicilio en Italio

Map
Kastelo Ursino
Vikimedia Komunejo:  Castello Ursino (Catania) [+]
vdr
Kastelo Ursino

La Kastelo Ursino (itale Castello Ursino) estas kastelo de la 13-a jarcento situanta en Katanio (Sicilio, suda Italio, kaj antaŭe konsiderata "nekonkerebla". Konstruita ĉirkaŭ la jaro 1239, ĝi estas ĉefe konata pro la rolo, kiun ĝi ludis dum la Sicilia vespro-epizodo, kiam ĝi fariĝis la sidejo de la sicilia parlamento, kaj tiam la loĝejo de reĝo Frederiko la 2-a. Ĝi estis unu el la malmultaj konstruaĵoj en Katanio, kiuj rezistis la tertremon de 1693. La kastelo estas organizita laŭ rektangula plano, kun nuda centra korto kaj larĝaj cirklaj turoj sur ĉiu angulo.

En la tempo kiam la kastelo estis konstruita, ĝi situis sur klifo super la maro. Pro la sinsekvaj vulkanaj erupcioj kaj tertremoj, la kastelo nuntempe situas unu kilometron interne. Aliflanke, la malnovaj fosaĵoj de la kastelo estis plenaj de lafo komence de la 17-a jarcento, pro erupcio de Etna.

La konstruaĵo nuntempe enhavas la municipan muzeon de Katanio, kaj ankaŭ artan galerion.