Kastelo de Kronborg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Kronborg
Monda heredaĵo

Flanka vido de la Kastelo
Lando  Danio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto 696
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 56° 2′ 19″ N, 12° 37′ 19″ O (mapo)56.03861111111112.621944444444Koordinatoj: 56° 2′ 19″ N, 12° 37′ 19″ O (mapo)
Koordinatoj 56° 2′ 19″ N 12° 37′ 19″ O / 56.03861 °N, 12.62194 °O / 56.03861; 12.62194 (mapo)
Registra historio
Registrado 2000  (24-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La Kastelo de Kronborg situas proksime de Helsingør, Danio. Ĝi estas unu el la tri danaj monumentoj deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko kune kun la Katedralo de Roskilde kaj la runoj kaj tomboj de la preĝejo de Jelling.

Dum pluraj jarcentoj Danio havis gravajn enspezojn per imposto al la ŝipoj kiuj transiris la markolon de Sundo, markolo kiu disigas la danan insulon Sjælland de Svedio. La kastelo de Kronborg ludis gravan rolon en tiu tasko.

Nuntempe ĝi estas sidejo de la Mara kaj Komerca Muzeo de Kronborg. Kelkaj el ĝiaj dependaĵoj estas viziteblaj de la publiko. Ĝi estas la loko kie okazas Hamleto, la verko de Ŝekspiro. En tiu verko, la kastelo de Kronborg nomiĝas "Elsinore".