Katō Seiiti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katō Seiiti
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1909 (1909-11-30)
Morto 5-an de decembro 1987 (1987-12-05) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantistokuracisto • okulkuracisto • profesoro
vdr

KATŌ Seiiti (laŭ sistemo Kunrei, prononco [katō seiiĉi], laŭ sistemo Hepburn KATŌ Seiichi, naskiĝis en 1910; mortis la 5-an de decembro 1987) estis japana esperantisto, oftalmologo kaj universitata profesoro, delegito kaj fakdelegito pri medicino en Macumoto (Nagano), Japanio.[1]

Li estis rektoro kaj honora profesoro de la universitato Ŝinŝu (信州大学, d:Q1209029) en Macumoto. Inter liaj Esperantaj verkoj elstaras la fama Manlibro pri oftalmologio (1959, 2-a eldono 1963, 3-a eldono 1994)[2] kaj la terminaro Vortoj Uzataj en Medicino (1962).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzemple en la Jarlibro de UEA 1982, p. 248, tiam Macumoto (Nagano) laŭ sistemo Kunrei estis latinliterigata Matumoto
  2. informo pri la Manlibro pri oftalmologio (3-a eldono 1994) en la Libroservo de UEA