Katarino de Brandenburg
El Vikipedio
Katarino de Brandenburg estis reganto de Transilvanio de 1629 ĝis 1630. Ŝi naskiĝis la 28-an de majo 1604 kaj mortis en 1649. Katarino de Brandenburg estis filino de Johano Sigismondo, princo-elektisto de Brandenburgio, kaj de Anna de Prusio. La 2-an de marto 1626 ŝi edziniĝis en Kassa al la transilvania reganto Gabrielo Bethlen, kiu post du monatoj igis la landkunvenon doni al ŝi la rajton de posteuleco de trono. Post morto de sia edzo en 1629 ŝi estis nur por mallonga tempo reganto. Ŝi provis aligi la princlandon al imperiestro Ferdinando la 2-a. Finfine ŝi devis abdiki en 1630.
En 1631 ŝi translokiĝis Hungarujon, en 1633 konvertiĝis al religio romia katolika. En 1639 iĝis edzino de princo Alberto Francisko de Saksio-Laŭenburgo.
Fonto [redakti]
| Antaŭe: | Reganto de Transilvanio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Gábor Bethlen | 1629-1630 | Stefano Bethlen |