Katedralo de Kadizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo de Kadizo

La Katedralo Sankta Kruco de Kadizo estas la episkopa sidejo de la episkopujo de Kadizo kaj Sebto, en Hispanio. Ĝi estis ekkonstruata en 1722 kaj finita nur je la 28-a de novembro 1838.

Ĝi ricevas la nomon "Sankta Kruco sur la Maro" aŭ "Sankta Kruco sur la Akvoj", kvankam la kadizanoj nomas ĝin "Nova Katedralo" kontraŭstare al la Malnova Katedralo konstruita en la 16-a jarcento sur la gotika malnova katedralo konstruigita de Alfonso la 10-a. Ĝi situas en la Placo de la Katedralo kaj videblas ekde ajna urboloko.

Koordinatoj: 36°31′44.5″N 6°17′42.6″U  /  36.529028°N, 6.295167°U / 36.529028; -6.295167 (Katedralo de Kadizo)