Kategorio-Diskuto:Aŭtovojoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtovojoj de ...[redakti fonton]

Dialogo Petr Tomasovsky kaj Aidas komence de januaro 2011:

Saluton, vi kreis plurajn kategoriojn pri aŭtovojoj kun prepozicio de. Ĉu vi povus krei ilin denove kun prepozicio en? Do, Kategorio:Aŭtovojoj de lando alinomi je Kategorio:Aŭtovojoj en lando? La menciitaj aŭtovojoj troviĝas en menciitaj landoj, ĉu ne? -- Petr Tomasovsky 17:34, 6. Jan 2011 (UTC)

Mi samopinias kun vi! Sed mi orientiĝis laŭ la koncerna supera kategorio "Aŭtovojoj": Tie antaŭ mia kreo de "aŭtovojoj de Kroatio" kaj "...de Bulgario" estis 5 kategorioj "aŭtovojoj de..." kaj 1 "aŭtovojoj en...". Mi simple orientiĝis laŭ la plimulto. Se ne venas forta protesto de alia flanko, mi volonte pretas renomumi la du novajn kategoriojn de "...de..." al "...en..." (kiel "riveroj en", "lagoj en..." kaj similaj geografiaj objektoj). Tamen mi esperas, ke neniu argumentos ke aŭtovojoj neniel kompareblas al geografiaj objektoj, pli al aliaj homaj konstruaĵoj kiel ekzemple urboj, kaj ke ekzistas multegaj kategorioj "urboj de...". Tamen: Mi mem volonte kunlaboras pri interkonsento ke kategorioj pri aŭtovojoj havu la prepozicion "en". -- Aidas 21:47, 8. Jan 2011 (UTC)

Nun pasis preskaŭ unu jaro kaj duono - en januaro 2011 neniu plia donis kroman opinion. Ĉu iu havus argumenton kontraŭ uzo de "en" ĉi-tie kaj favore al nepra prefero de "de"? -- Aidas (diskuto) 16:32, 4 Jun. 2012 (UTC)

Dum dek pliaj jaroj neniu ajn trovis argumenton favore al nepra prefero de "de". Ankaŭ mi favoras la variaĵojn "en", kaj same sendube la redaktisto RG72, kiu kreis la kategorion "aŭtovojoj en Norvegio". Nur kompreneble estas laboro alinomi la pli plenajn kategoriojn. Mi nun movis ĉiujn kategoriojn al formo "aŭtovojoj en..." -- ThomasPusch (diskuto) 22:49, 6 okt. 2022 (UTC)[Respondi]