Kategorio-Diskuto:Dua Mondmilito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

2013 M->m[redakti fonton]

Nun estas du kategorioj pri la sama temo, Dua Mondmilito majuskle kun 22 artikoloj, kaj Dua mondmilito minuskle kun 15 subkategorioj kaj 102 artikoloj, do multege pli da materialo. Klaras ke du kategorioj pri la sama temo estas tro, kaj ke unu devas cedi. Mi persone el lingva vidpunkto favorigas la formon "Dua Mondmilito" majuskle, ĉar laŭ mi temas pri propra nomo. Sed la kategorio "Unua mondmilito" uzas minusklon, la kategorio "Dua mondmilito" senkompare pli multe uzatas, kaj ankaŭ en la kategorio "Militoj" krom la nuna, duobla kategorio "Dua Mondmilito" nur estas unu kategorionomo kun du majuskloj, nome "Okdekjara Milito", ĉiuj aliaj titole uzas la vorton "milito" minuskle. Tial dubendas ĉu indus ŝanĝi multe pli la kategorioj al formoj de du majuskloj, por havi unuecon, kaj el praktika vidpunkto rekomendindas malplenigi la 22 artikolojn de kategorio "Dua Mondmilito" antaŭ ties forigo kaj meti ilin en kategorion "Dua mondmilito". ThomasPusch (diskuto) 18:55, 15 Maj. 2013 (UTC)

Mi konsentas. Ni korektu la 22 artikolojn. PaulP@diskkont 19:11, 15 Maj. 2013 (UTC)
✔ Farite Oni vidas interkonsenton ĉi tie.
✅ Kategorio:Dua Mondmilito kuniĝis kun Kategorio:Dua mondmilito.--Salatonbv (diskuto) 04:17, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

2023 m->M[redakti fonton]

Protokolo?type=move&user=VladimirPF Portalo Taylor 49 (diskuto) 15:24, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]