Kategorio-Diskuto:Nazioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mia lingva kompreno, laŭ la reta vortaro de Esperanto kaj laŭ la anglalingva vikivortaro, sed ankaŭ laŭ pluraj paperaj vortaroj, en kiuj mi kontrolis, adepto de naziismo nomiĝas "nazio", ne "naziisto".

Kompreneble la vorto havas strangan etimologion, de la germana vorto "Nazi", kiu estas kvazaŭ karesnoma mallongigo (en la germana lingvo estas multaj neformalaj karesnomoj dusilabaj kun fina vokalo -i, ankaŭ en Bavario "Nazi" kiel karesformo de la persona nomo Ignaz) por adepto de krima organizaĵo - en la unua duono de la 20-a jarcento en la germana lingvo ankaŭ ekzistis la karesnomo "Sozi" por socialisto, pli frue ol kutimiĝis la vorto "Nazi"... Sed kiel ajn pluevoluis la uzo de la vorto - inter alie angle malestime en kontraŭnazia propagando de Britio kaj Usono dum la dua mondmilito kaj germane malestime en la kontraŭnazia propagando de okcidenta kaj orienta Germanioj post la milito (aparte la profesiaj socialistoj en GDR ne ŝatis nomi la malbonulojn "naci-socialistoj", prefere "malpli socialiste" nazioj):

En la vortaro kaj literaturo de Esperanto la vorto formiĝis "nazio", ne "naziisto", kaj ŝanĝi tion en vikipedio pro kaprico de unuopulo estus tordo de la realo. Tial la kategorio estos "nazioj", ne "naziistoj". ThomasPusch (diskuto) 14:35, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]